Mi estas esperantista instruisto kaj dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.
La Monda Paco estas ebla. La progreso de la Planedo estas ebla. La interkompreno, toleremo, frateco inter cxiuj homaj estuloj estas ebla. Esperanto, pere de rekta komunikado igas ebla la praktikan realigon de tiuj cxi idealoj. Tio dependas nur de ni, de cxiu unu el ni, la raciaj homaj estuloj. Ke cxiu unu faru sian parton, apogante Esperanton kaj ekkonante kaj ellernante gxin kaj Esperantismon, la neuxtrala ideologio kiu subtenas gxin. Esperanto kaj UN sin kompletigas pri la streboj konstrui pli bonan mondon por cxiuj, ne ekzisto de militoj, forigon de malsato kaj analfabeteco, supervivado de etnaj kaj lingvaj minoritatoj, supervivado de cxiuj naciaj idiomoj kaj kulturoj, antauxgardo de biodiverseco, morala egaleco inter la nacioj, ekumenismo kaj religia toleremo, kaj frateca interkompreno inter cxiuj la logxantoj de nia Planedo.
Interreto kaj Esperanto sin kompletigas. Interreto potenciale igas ebla la skriban kaj parolan komunikadon inter kiu ajn logxanto de nia Planedo. Esperanto realigas en la praktiko tiun potencialon.
Mi logxas em Rio de Jxanejro – Brazilo: