Mi dubas, ke per reta "petskribo" oni trovos la nombron de E-parolantoj. Mondskale la uzado de komputiloj kaj de la Interreto estas ankoraux (?) privilegio de malplimulto... Tamen, estas cxarma ideo por montri nian ekziston.
Mi parolas Esperanton de antau 25 jaroj. Mi lernis la alfabeton kaj kelkajn vortojn de mia patro kaj mi faris bazan kurson che la Federa Universitato de Ceará (UFC) en Fortaleza - Brazilo.
Mi havis la oportunon vojaghi kaj instrui la lingvon en kelkaj landoj de Orienta kaj Ocidenta Europo kaj tiam, mi pruvis ke la lingvo vere funkcias.
Mi estas denaska esperantisto kaj scivolemas kiom da homoj subskribos c'ition. Interese vidi multajn nomojn kiujn mi ne konas. Se vi interesig'as scii pli pri mi vidu: www.hoteldesperado.dk
kore kimo
Mi parolas en Esperanto. Logxas en Goiania (Brazilo). Partoprenis Tutamerikan Kongreson de Esperanto en Havano (Kubo) kaj universalan kongreson en Vilno (Litovio)